La Tombejo de La Villette (france Cimetière de la Villette) estas malgranda tombejo situanta ĉe n-ro 46 Strato d'Hautpoul en la 19-a arondismento de Parizo; ĝi havas areon de 1,13 hektaroj. Ĝi estis malfermita en 1828 kaj enhavas 2 500 tombojn. Komence, ĝi estis tombejo apartenanta al komunumo La Villette, poste ĝi transiris al la pariza regiono, en 1860, kun la aneksado de la tuta urbeto al la urbo. Ĝi prezentas ornamon de cent arboj, kiel aceroj, tilioj kaj hipokastanoj.
Situanta sub la Aleo Darius-Milhaud, laŭ la itinero de la malnova fervojo Petite Ceinture, ĝi estas videbla tra grandaj malfermaĵoj en la malantaŭa muro.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj