Laŭ loĝantaro la ĉefaj urboj estas Rapallo (29 796 loĝantoj), kaj Chiavari (27 494 loĝantoj).
Geografio
La Golfo de Tigullio, estas malgranda golfo ĉe la orienta riviero de la Ĝenova Golfo, en la Ligura Maro. Ĝi etendiĝas de Portofino ĝis Punta Manara. La Golfo inkludas la maran parkon de Portofino.
Historio
La liguroj vivis ĉi tie jam antaŭ 2800 jarojn; ili frue komencis utiligi platojn de la loka ardeza ŝtono por tegoli iliajn simplajn ŝirmejojn, kaj pro tio ili iĝis konataj kiel Tegolataj, (Tegulata, kiu poste iĝis Tegulia, kaj fine Tigullia); tio okazis unue ĉe la nuna Sestri Levante, (Segesta Tigulliorum, en la latina); je la fino la nomo Tigullio etendiĝis al la nuna teritorio inter Portofino ĝis Punta Manara, kaj ĝia landinterno.
Esperanto en Tigulio
En Tigulio estas aktiva kultura asocio aliĝinta al la Itala Esperantista Federacio, la Grupo Esperanto-Tigulio (GET).
La grupo kunigas esperantistojn el pluraj urbetoj de la teritorio nomata Tigullio (elp. Tiguljo), kun la celo disvastigi en la teritorio la konon kaj la utiligon de la lingvo Esperanto.