Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza) estas komarko en centrosudo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 65 275 ha, kiu estas la 8,5% de la totalo provinca, kaj kun 19 237 loĝantoj, kiuj estas la 4,17% de la totalo provinca en 2017. Ĝi estas dividita en 17 municipajn teritoriojn kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj.