Third World (Tria mondo) estas jamajka muzikbando de fuzia regeo formita en 1973. Ilia sonstilo estis influita de soulo, funko kaj diskoo. Kvankam ĝi suferis kelkajn ŝanĝojn en la anaro, Stephen "Cat" Coore kaj Richard Daley estis konstantaj membroj.
Kariero
Dekomence ili ludis ĉefe en hoteloj kaj noktokluboj de Kingstono kaj (kun The Wailers) kunludis kun The Jackson Five kiam ili ludis en la Jamaican National Stadium.[1] Ili subskribis kontrakton kun Island Records kaj turneis tra Eŭropo kun The Wailers.[1] La debuta albumo kun sama nomo kiel la bando estis publikigita en 1976. Tiu albumo inkludis version de "Satta Massagana", origine ludita de The Abyssinians, kiu iĝis surloka sukceso.
Ankaŭ la dua albumo, 96° in the Shade (1977), inkludis kelkajn lokajn sukcesojn. Notindaj inter ĝiaj ok kantoj estis "1865 (96° in the Shade)", reference al la ribelo de 1865 en Morant Bay, "Rhythm of Life" kaj la nura versio de la albumo, nome "Dreamland", verkita de Bunny Wailer.[1] Ili ludis antaŭ 80 000 personoj en la festivalo Smile Jamaica en 1976.[1]
La plej granda sukceso de Third World okazis fine de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj, pinte per sia versio de la kanto de The O'Jays nome "Now That We Found Love" en ilia tria albumo nome Journey to Addis.
Membroj
Nunaj membroj
Stephen "Cat" Coore – gitaroj, violonĉelo (1973–nuntempe)
Richard Daley – baso (1973–nuntempe)
Tony "Ruption" Williams – drumoj (1997–nuntempe)
Norris "Noriega" Webb – klavaroj (2007–nuntempe)
AJ Brown – voĉo (2014–nuntempe)
Former members
William "Bunny Rugs" Clarke – voĉo (1976–2014; his death)
Michael "Ibo" Cooper – klavaroj (1973–1997)
Irvin "Carrot" Jarrett – perkutado (1973–1983)
Carl Barovier – drumoj (1973–1976)
Milton "Prilly" Hamilton – voĉo (1973–1976)
Willie Stewart – drumoj (1976–1997)
Rupert "Gypsy" Bent III – gitaroj, klavaroj, perkutado, voĉo (1989, 1994)
Leroy "Baarbe" Romans – klavaroj (1997–1999)
Mikel Wallace – klavaroj (1999)
Herbie Harris – klavaroj (2002–2010)
Maurice Gregory - klavaroj (2010-2020)
Diskaro
Studialbumoj
Third World, 1976, Island
96° in the Shade, 1977
Journey to Addis, 1978
The Story's Been Told, 1979
Arise in Harmony, 1980
Rock the World, 1981, CBS
You've Got the Power, 1982, Columbia
All the Way Strong, 1983, CBS
Sense of Purpose, 1985
Hold on to Love, 1987, Columbia
Serious Business, 1989, Mercury
Rock the World, 1990, Columbia
Committed, 1992, Mercury
Live It Up, 1995, Bud Music
Generation Coming, 1999, Déclic Communication
The Story's Been Told, Island
Ain't Givin' Up, 2003, Shanachie
Riddim Haffa Rule, 2004, Music Avenue
Black Gold Green, 2006, Nocturne
Patriots, 2010, Third World Music Group
Under the Magic Sun, 2014, Cleopatra
More Work to Be Done, 2019, Ghetto Youths International