The King of Rome (t.e. "La Reĝo de Romo") estis la nomo de sukcesa leterkolombo de la specio Columba livia f. domestica, gajninta 1001 mejlojn longan flug-konkurson de Romo, Italio al Anglio, en 1913. Ĝi estis subjekto de kanto kaj libro, ambaŭ de Dave Sudbury, la kanto estis plej fame registrita de June Tabor.[1]
Birdo
The King of Rome estis kurier-kolombo kiu gajnis 1001 mejlojn longan flug-konkurson de Romo, Italio al Anglio, en 1913. La birdo, blua virkolombo,[2] ringo numero NU1907DY168,[3] estis posedata[1] kaj bredata[2] de Charlie Hudson (naskiĝinta en la fruaj 1870-aj jaroj, mortinta la 13-an de marto1958, 84-jaraĝa[3]), loĝanta ĉe 56 Brook Street, Derby (nun malkonstruita, 52° 55′ 35″ Nordo1° 29′ 08″ Okcidento / 52.9265 °N, 1.4855 °U / 52.9265; -1.4855(mapo)), pri kiu oni raportis, ke li komencis flug-konkursojn de kolomboj en 1904.[1] En la tempo de la flug-konkurso, li estis prezidanto kaj kasisto de "Derby Town Flying Club" (Flug-Klubo de Urbo Derby).[1] Li ankaŭ verkis artikolojn pri kolomb-konkursado por la Derby Evening Telegraph.[4] Post la morto de la birdo li transdonis ĝian korpon al Muzeo kaj artgalerio de Derby kie ĝia remburita haŭto estis prezervita kun alir-numero DBYMU.1946/48. Kvankam antaŭe ekspoziciita en Derby kaj aliloke, interalie en Walsall Museum kaj Wollaton Hall en Nottingham,[4] ekde 2011 ĝi estas ekspoziciata.[5]
Kanto
The King of Rome kaj ties posedanto estis la subjekto de kanto kaj libro de Dave Sudbury. La kanto estis plej elstare registrita de June Tabor.[1] Ĝi rakontas ke "On the day of the big race a storm blew in. A thousand birds were swept away and never seen again" (la tagon de la granda flug-konkurso ventego ekblovis. Mil birdoj estis forbalaitaj kaj neniam plu reviditaj),[5] indikante la danĝerojn rilatajn al bird-konkursoj. Post kiam ŝi aŭdis Sudbury kanti la kanton dum kantokonkurso en la malfruaj 1980-aj jaroj kie ŝi estis ĵurianino (li atingis la kvaran lokon[6]), Tabor registris ĝin por sia albumo de 1988 Aqaba. Brian McNeill, alia finalisto ĉe la evento, diris:
"The King of Rome" estis tre supera al ĉiuj aliaj kantoj kantitaj tiun nokton, kaj estus devinta venki.[6]
McNeill poste publike kantis la kanton, kaj koncerta registraĵo estis havebla en lia albumo de 2000 kun Iain MacKintosh, Live and Kicking.[6]
La bando Half Man Half Biscuit ankaŭ registris version de la kanto, kiu restis neeldonita[7]. Kanada folk-muzikisto Garnet Rogers registris ĝin por sia albumo de 2004 Summer Lightning. Usona folk-muzikisto Vance Gilbert ankaŭ registris ĝin en sia albumo Edgewise en 1994.
Libro
La liriko de Sudbury estis reproduktita kiel 32-paĝa libro, kun ilustraĵoj de Hans Saefkow.[8]
Referencoj
↑ 1,01,11,21,31,4 (2001-09-25) “Museum plea on pigeon”, Derby Evening Telegraph.