The Human League (La homa ligo) estas angla muzikgrupo de elektropop-sinteza popularmuziko[1] formita en Sheffield en 1977. Dekomence kun produktoj de eksperimenta elektronika muziko, la grupo subskribis kontrakton kun Virgin Records en 1979 kaj poste atingis disvastigitan komercan sukceson per sia tria albumo "Dare" en 1981. Tiu albumo enhavis kvar sukcesajn unuopaĵojn, kiel la brit-usona numero unua nome "Don't You Want Me." La bando ricevis la premion Brit por la plej bonkvalita brita elrompo en 1982. Pliaj sukcesoj sekvis laŭlonge de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj, kiel "Mirror Man," "(Keep Feeling) Fascination," "The Lebanon," "Human" (Usona numero unua) kaj "Tell Me When."
La nura konstanta bandano ekde 1977 estis la ĉefkantisto kaj kantoverkisto Philip Oakey. Klavaristoj Martyn Ware kaj Ian Craig Marsh lasis la bandon en 1980 por formi la grupon Heaven 17. Sub la estreco de Oakey, the Human League poste evoluis al komerce sukcesa bando de Nova Popmuziko[2] kun nova membraro inklude kantistinojn Joanne Catherall kaj Susan Ann Sulley. Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, la bando esence estis triopo formita de Oakey, Catherall kaj Sulley kun variaj helpantaj viroj.
Ekde 1978, the Human League publikigis naŭ studialbumojn, du remiksajn albumojn, unu koncertalbumon, ses EP-ojn, 30 unuopaĵojn kaj kelkajn kompilalbumojn. Ili havis kvin albumojn kaj ok unuopaĵojn en la brita pintolisto de 10 kaj vendis pli ol 20 milionoj da diskoj tutmonde.[3][4] Kiel frua bando de tekno-pop[5] (elektropop) kiu estis disvastigita de MTV ili estas konsiderataj kiel el la ĉefaj artistoj de la dua brita invado de Usono de la 1980-aj jaroj.[6]
Diskaro
Studialbumoj
- Reproduction (1979)
- Travelogue (1980)
- Dare (1981)
- Hysteria (1984)
- Crash (1986)
- Romantic? (1990)
- Octopus (1995)
- Secrets (2001)
- Credo (2011)
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj