Thal SG estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5973 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Geografio
La komunumo Thal SG konsistas el la vilaĝoj Altenrhein, Buriet, Buechen, Staad kaj Thal kaj etendiĝas de la alfluo de la malnova Rejno al Bodenlago ĝis la flanko de Rorschacherberg. La malnova Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,61 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de arbaro, 42,7% servas por agrikulturo kaj 37,8% por setlado.
[1]
Trafiko
Thal situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de St. Margrethen al Rorschach kaj Sankt-Galo kaj havas aliron al la svisa aŭtovojo A1 al Ĝenevo. Sur la teritorio situas la internacia Flughaveno Sankt-Galo-Altenrhein (IATA-Kodo ACH kaj ICAO-Kodo LSZR), de kie al inter aliaj celoj okazas liniflugoj al Vieno.
Historio
La unua dokumenta mencio de Thal datiĝas el la jaro 1163. En sia hodiaŭa formo kun la municipoj Altenrhein, Buechen, Buriet, Staad kaj Thal la komunumo ekzistas ekde la jaro 1803, kiam fondiĝis la nuna Kantono Sankt-Galo. Ĝis 2003 Thal SG apartenis al la distrikto Unterrheinthal. Post la novordo de la Kantono Sankt-Galo, Thal nun estas parto de la elektodistrikto Rorschach.
Esperanto en Staad
En 2013 Staad gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo. La kultura parto de tiu aranĝo konsistis el vizito de la bazarhalo de Altenrhein (vidu foton). La Esperanto koruso kantis en la bazarhalo de Hundertwasser en Altenrhein, kie okazis paska arta bazarego. Partoprenis 30 membroj de SES kaj du samideanoj el Aŭstrio.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
-
Svisa Esperanto-Ĥoro 2013 en la Bazaro de Hundertwasser en Altenrhein
-
Asembleo de Svisa Esperanto-Societo 2013 en Staad
-
Katolika preĝejo de Staad
-
Hotelo Weisses Rössli en Staad