Terpeckunigo aŭ komasacio estas kunigo de terpecoj, kiu havas la celon starigi kontinuecon en la proprieto kaj en la utiligeblo de terenoj, per la aligo al pli vasta tereno de tiuj malgrandaj terpecoj (eventuale, apartenantaj al aliaj proprietuloj), kiuj enŝoviĝas en la ĉef-terenon, kaj ne estas memstare ekspluateblaj.
Diversaj landoj havas diversajn leĝojn rilatajn al terpeckunigo. En Germanujo ekzistas la Flurbereinigungsgesetz (komasacia leĝo), laŭ kiu federacia registara oficejo (en multaj federaciaj landoj nomataj "Kulturamt") okupiĝas pri terpeckunigo, kaj kombinas ĝin kun la kreo de vojoj, stratoj, akvaj vojoj kaj apudvojaj naturzonoj.
La komasacio ebligas pli ekonomia kultivado de la tereno, ĉar la agroj fariĝas pli grandaj kaj aronditaj.
Vidu ankaŭ
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |