En elektra inĝenierio, termistoro[1] estas rezistilo, kies rezistanco varias laŭ ĝia temperaturo. Eblas trovi ĝin sun diversaj formoj: perlo, disko, tubeto kaj aliaj.
Priskribo
Termistoro estas rezistilo, kies rezistanco kiel funkcio de la temperaturo ne estas konstanta. Ĉe referenca temperaturo , la temperatura koeficiento estas la gradiento de tiu kurbo:
.
Laŭ la signo de la temperatura koeficiento, termistoroj klasifikiĝas en du tipojn:
Pri pozitiv-temperatur-koeficienta termistoro (PTK), la temperatura koeficiento estas pozitiva: ju pli varma, des pli rezistiva.
Pri negativ-temperatur-koeficienta termistoro (NTK), la temperatura koeficiento estas negativa: ju pli malvarma, des pli rezistiva.
La temperatura koeficiento de rezistanco estas difinita jene:
.
Ĝi estas samsigna kiel .
Uzoj
Termistoroj havas diversajn utilojn:
Temperatursentilo: la temperaturo influas la termistoran rezistancon, kiu estas facile elektre mezurebla.
Kurentolimigilo: kiam la kurento troiĝas, la termistoro varmiĝas kaj plirezistiviĝas, limigante la kurenton.
Memreganta hejtilo.
Historio
La termistoro estis unue malkovrita en 1833 de Michael Faraday, kiu rimarkis ke arĝenta sulfido (Ag2S) estas, moderntermine, negativ-temperatur-koeficienta termistoro.
Samuel Ruben inventis la unuan komerce industrie uzeblan termistoron en 1930. Poste, termistoroj vaste ekuziĝis industrie dum la 1930-aj jaroj.
La nomo “termistoro” devenas de term- (greka radiko signifanta varmon) kaj resistor (anglalingve “rezistilo”).