La templo Gangaikondaĉolisvaramo estas hinduisma templo situanta en Gangaikonda Cholapuram (tamile: கங்கைகொண்ட சோழபுரம்), la ĉefurbo de la ĉoloj. La templo, starigita laŭ ordono de Rajendro la 1-a, estis finkonstruita en 1035. Ĝi estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko kune al la temploj Airavatesvara kaj Brihadisvara sub la titolo La grandaj temploj vivantaj de Ĉolo.