La Tanimbara megapodo aŭ Tanimbara nestamasulo (Megapodius tenimberensis) estas malgranda megapodo endemia de la Tanimbaraj Insuloj de Indonezio. Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Oranĝpieda nestamasulo, Megapodius reinwardt.
Ĝi estas surtera birdo samgranda kiel hejma koko, kiu troviĝas en arbaraj kaj arbustaraj habitatoj.
Ĝi manĝas semojn, falintajn fruktojn kaj surterajn senvertebrulojn. Kiel ĉe aliaj megapodoj, ĝi nestumas en grandaj amasoj de sablo, mortintaj foliaroj kaj aliaj ruboj kie la varmo generata de la putriĝo de la organika materialo utilas por kovadi la ovojn.
Referencoj
Literaturo
- Jones, Darryl N.; Dekker, Rene W.R.J.; & Roselaar, Cees S. (1995). The Megapodes. Oxford University Press: Oxford. ISBN 0-19-854651-3