Tamás Takáts maturiĝis en industria mezlernejo, poste li studis nur jaron en pedagogia altlernejo. Dum la lernojaroj li ŝatis sportadi. Fininta la lernadon li laboris en pluraj laborlokoj. Li aliĝis al diversaj ŝlagrorkestroj, fine en 1977 li ricevis atestilon pri profesia muzikisto. Inter 1979 kaj 1985 li apartenis al ŝlagrorkestro Karthago (kun Ferenc Szigeti), poste kun Lajos Som en Senator, iom poste en aliaj orkestroj. Laŭokaze li estis drumisto kaj buŝharmonikisto. En 1990 li fondis propran ŝlagrorkestron, kiu restis aktiva ĝis la nuntempo. Li edziĝis trifoje, la dua edzino naskis 2 filojn, la tria filinon.