TNT (aŭ trinitrotolueno) estas helflava, solida, organika nitrogena kemiaĵo. Ĝi estas uzata ĉefe kiel eksplodaĵo, en minejoj kaj armiloj.
TNT estis produktita unuafoje fare de Julius Wilbrand (1863), la grand-kvanta produktado komenciĝis en 1891 en Germanio. Ĝi estis unuafoje uzata en la rusa-japana milito en 1905.
Ĝia konsistformulo estas C6H2CH3(NO2)3.
Oni produktas ĝin per plurŝtupa nitrizido de la tolueno. La TNT degela je 82 °C kaj ne eksplodas sub 240 °C, tiel ĝi estas degelebla en vapor-varmigitaj ujoj kaj estas verŝebla en aliajn ujojn. Ĝi estas sensensema je tremetoj, tiel ĝi ne eksplodas sen eksplodmeĉo.
TNT-ekvivalento estas ne-norma unuo por mezuri la fortecon de eksplodo.