La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, el la ferepoko restis terfortikaĵo. Antaŭ la hungaroj loĝis tie skitoj, keltoj kaj hunoj. La unua skriba mencio devenis el 1332. La turkoj faris senhoma la komunumon. Dum la historio estis du apudaj vilaĝoj, nome Szirmabesenyő kaj Sajóbesenyő, kiuj unuiĝis en 1944. En 1762 katolika preĝejo konstruiĝis, sed la grandvilaĝo havas ankaŭ grekokatolikan kaj kalvinanan preĝejojn. Dum la socialisma erao kolĥozo pri "Paco" formiĝis.