Szalkszentmárton (salksentmarton) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kunszentmiklós.
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo (kontraŭe estas Dunaújváros kun ponto), laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Baja, laŭ iama fervojo Kunszentmiklós-Dunapataj.
Historio
La vilaĝo naskiĝis el unuiĝo de Szalk kaj Szentmárton. La turkoj faris ilin senhoma. En la 17-a jarcento ili refondiĝis.
Szalk
La unua mencio devenis el 1317 en formo Solk. En nekonata tempo preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo konstruiĝis.
Szentmárton
La unua mencio devenis el 1320 en formo Lowaz (=ĉevalisto). Iam poste preĝejo omaĝe al Sankta Marteno konstruiĝis.
Vidindaĵoj
(Pro longeco en Transilvanio vidu ilin aparte: Csíkszentmárton!)