La svisa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer havis 59 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la svisa teamo estis Gustav Weder. La sportistoj atingis 4 orajn, 2 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 8-an rangon.
Kunordigis la teamon la Svislanda Olimpika Komitato, kiu poste la 1-an de januaro 1997 transformiĝis al la nuna Svislanda Olimpika Asocio, angle titolita Swiss Olympic, kiu plu interalie havas la funkcion de Nacia Olimpika Komitato.