Sungai Petani troviĝas en nordokcidenta Malajzio. Ĝi situas proksimume 55 km sude de Alor Setar, (la ĉefurbo de Kedaho), 33 km nordoriente de George Town la (ĉefurbo de la najbara subŝtato de Penango), Kuala-Lumpuro 309 km [1]. Proksima urbeto Sungai Lalang situas nur 5 km. Sungai Petani apartenas al urbaro de Penango.
Historio
Sungai Petani ankoraŭ estis malgranda urbo en la 1960-aj jaroj, poste paŝo post paŝo evoluoj okazis. Ekde la 1990-aj jarojjapana kaj aliaj internaciaj firmaoj investis en la pezan industrion. Sungai Petani ricevis municipan statuson en 2008.
Ekonomio
Sungai Petani havas vastan skalon pri industrio (semikonduktaĵoj, televidoj, tuboj, tekstiloj, lignaĵoj). Gravas ankaŭ la komercado.
Trafiko
La fervoja linio de Singapuro al Tajlando kondukas rekte tra Sungai Petani. La plej proksima flughaveno funkcias en Alor Setar. Ĉefvojo laŭ tuŝas Sungai Petani, krome kuras alia ĉefvojo al interno de la lando. Estas ankaŭ mara trafiko. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.