Streptokokoj - latine singulara genra nomo streptococcus, el la du malnovgrekaj vorteroj στρεπτός. streptós ‚plektita‘ kaj κόκκος, kókkos ‚kerno‘ aŭ ‚grajno‘ - estas globoformaj, gram-pozitivajbakterioj, kiuj prefere grupiĝas en diverslongaj ĉenoj, malpli ofte en paroj. Streptokokoj estas nemoveblaj kaj ne kreas sporojn. Kutime ili grandas inter 0,5 kaj 2.0 mikrometroj. Ili digestas precipe karbonhidratojn kaj en tiu digesto kreas laktoacidon. Bona medio por kresko kaj plurobligoj estas vasta temperatura gamo inter -10 °C kaj +45 °C, ideala medio temperaturo ĉirkaŭ 37 °C, la kutima senfebra homa korpotemperaturo.
Steptokokoj oftas en la korpoj de homoj kaj aliaj mamuloj, kaj kutime ne kaŭzas malsaniĝon. Se tamen pro bakterie favoraj kondiĉoj aŭ malforta homa imuna sistemo la bakterioj ricevas la eblecon forte plimultiĝi, povas ekesti severaj infektaj malsanoj.
Klasigo kaj medicina signifo
Kutime oni klasigas la streptokokojn laŭ la klasifika sistemo de Lancefield ['le:nsfild]. Iuj streptokokaj specioj ekzistas en multaj subformoj kun diversaj antigenaj tipoj. Ekzemple de la specio streptococcus pneumoniae konatas 84 diversaj bakteriaj "triboj", kiuj diferencas en la strukturo de sia polisaĥarida surfaco.
Beta-hemolizaj streptokokoj de la grupo B estas infekta risko por ĵusnaskatoj: ili per vagina infekto de la patrino dum la nasko povas transiĝi al la novnaskato, kaj aparte en frunaskitoj povas kaŭzi sepson, meningiton kaj pneŭmonion. Tiukaze rekomendatas terapii la patrinon dum la naskoperiodo, ekde la unuaj naskospasmoj, per antibiotikoj.
Streptokokoj de la serologia grupo D oni kutime traktas kiel propran kategorion, nomatan enterokokoj.