Stane DOLANC (naskiĝis la 16-an de novembro 1925 en Hrastnik, Regno Jugoslavio (nun en la regiono Zasavska de Slovenio), mortis 74-jara la 13-an de decembro 1999 en Ljubljano) estis jugoslava (etne slovena) komunista politikisto, politika komisaro kaj universitata profesoro. Li interalie estis membro de la Universitato de Upsalo kaj de la Universitato de Ljubljano. Stane Dolanc estis unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de Josip Tito en la prezidantaro de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio.