Stadiono Kim Il-sung(koree 김일성경기장) estas stadiono en Pjongjango, ĉefurbo de Norda Koreio. Antaŭa nomo de la konstruaĵo estas Moranbong Stadiono, ĝi estis renomita en 1982 por celebri 70-jariĝon de prezidento Kim Il-sung. La stadiono povas akcepti 100.000 personojn (oficiala nombro estas 70.000). Ĝia areo estas 48.000 m2.
Alia fama stadiono en Pjongjango estas la plej granda en Azio Stadiono Rungrado unuamaja.