Sovaĝa stepa kato aŭ Azia sovaĝa kato (Felis lybica ornata) estas subspecio de la Afrika sovaĝa kato (Felis lybica) kiu vivas el la oriento de la Kaspia Maro norden al Kazaĥio, al okcidenta Barato, okcidenta Ĉinio kaj suda Mongolio.[1] Ĝi estas konata ankaŭ kiel stepa sovaĝa kato kaj kiel hindia sovaĝa kato.[2] La statuso de Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj estas atribuita al la specikomplekso de la sovaĝa kato.[3] Ne estas informo pri la nuntempa statuso aŭ populacinombroj por la tuta teritorio de la Azia sovaĝa kato, sed oni supozas, ke la populacioj estas malpliiĝantaj.[4]
↑Nowell, K.; Jackson, P. (1996). "Asiatic Wildcat Felis silvestris, ornata group (Gray 1830)". Wild Cats: Status Survey and Conservation Action Plan. Gland, Switzerland: IUCN/SSC Cat Specialist Group. pp. 99−101.
↑Yamaguchi, N.; Kitchener, A.; Driscoll, C. & Nussberger, B. (2015). "Felis silvestris". IUCN Red List of Threatened Species. IUCN. 2015: e.T60354712A50652361. doi:10.2305/IUCN.UK.2015-2.RLTS.T60354712A50652361.en. Alirita la 18an de julio 2020.