Ĉi tiu artikolo temas pri nuklea fiziko. Por biciklista movado rigardu la paĝon Sojla maso (movado).
En nuklea fiziko, sojla maso (aŭ kriza maso, krita maso[1]) signifas la plej malgrandan kvanton de iu fisieblamaterialo, kiu necesas inter difinitaj kondiĉoj por memtena fisia reakcio. La sojla maso dependas de multaj faktoroj, kiel de tipo, koncentriteco kaj pureco de la materialo. Gravas ankaŭ la geometrio kaj konstruo de ĉirkaŭa medio.