Sofo (de la arabasuffa, ripoz-benko) estas meblo, kiu permesas komfortan sidadon de pli ol unu persono.
Sofo kutime troveblas en salono aŭ ripozejo en hejmo. Sofoj estas faritaj el plej diversaj teksaĵoj kaj ledoj super ligna kadro. Tipa sofo ofertas du ĝis tri sidlokojn kaj havas dorso-apogilon kaj brak-apogilojn ĉe ambaŭ flankoj.
Sofoj multe varias laŭ stilo, formo kaj funkcio kaj havas diversajn nomojn laŭ lingvoj kaj kulturoj. Internacie unueca terminaro ne ekzistas. Plej popularaj variaĵoj estas:
Kanapo (de francacanapé < latina conopeum < malnovgreka κωνωπεῖον) estas salonmeblo, longa seĝo por pluraj personoj, kun dorsoapogilo kaj remburita sidloko[3] Laŭ Francisko AzorínKanapo estas Apogseĝo por pluraj personoj.[4] Li indikas etimologion el greka konopeion (lito) kaj de tie la latina canopeum.[5]
Divano (de araba dawwana – "skribi", "noti" tra diwan "oficeja ĉambro") estas sofo sen dorsa kaj braka apogiloj kaj sen suba malplena spaco[6] Laŭ Francisko Azoríndivano estas Ampleksa, apudmura benko, sen apogdorso, sed kusenkovrita ofte. Litseĝo.[7] Kaj li indikas etimologion el arabadivan (kunsido, kunsidejo).[8]
Sofolito estas sofo kun eltirebla kesto sub la sidlokoj, kiu enhavas nedaŭran, elfaldeblan liton. Kiel plurfunkcia meblo ĝi dumtage servas al sidado, dumnokte al dormado. Sofolitoj tiel ŝparas spacon kaj estas uzata precipe en malgrandaj apartamentoj.