Sofie PODLIPSKÁ (naskiĝis la 15-an de majo 1833 en Praha, mortis la 17-an de decembro 1897 en Praha) estis ĉeĥa verkistino de aventuraj historiaj romanoj.
Propranome Rottová, ŝi estis fratino de Karolína Světlá kaj bopatrino de poeto Jaroslav Vrchlický.
Ŝi ne estas tiel grava verkistino kiel ŝia pli aĝa fratino, tamen kelkaj ŝiaj romantikaj historiaj romanoj fariĝis populara popola legaĵo.
Verkoj
- Nalžovský (Nalžovský, 1878)
- Anežka Přemyslovna (Agnesa Premislidino, 1897)
- Jaroslav ze Šternberka (Jaroslavo de Ŝternbego, 1881)
- Peregrinus (Peregrinus, 1881-1882)
- Přemysl Otakar II (Premislo Otakaro la 2-a, 1892-1893)
Ŝiaj rakontoj rilatis ankaŭ al ŝiatempaj temoj.