La Sklatera pingveno (Eudyptes sclateri) estas pingveno el Novzelando. Ĝi reproduktiĝas sur la insuloj Baŭnti kaj Antipodoj.
Temas pri mal-al-mezgranda, flav-kresta, blankanigra pingveno, 50–70 cm longa kaj peza 2.5–6 kg. Kiel ĉe ĉiuj pingvenaj specioj, la masklo estas iomete pli granda ol la ino kaj la birdoj pezas plie antaŭ plumoŝanĝado.[1][2][3] Ĝi havas bluec-nigrajn al gagatonigrajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn, kaj larĝan, brilflavan brovbendon kiu etendas super la okulo por formi mallongan, erekteblan kreston.
Ties biologio estas ankoraŭ malmulte studita kaj aperis nur malmulta informo pri la specio dum la pasintaj jardekoj. La Sklatera pingveno nestumas en grandaj kolonioj sur rokeca tereno. Ĝi supozeble manĝas ĉefe krilon kaj kalmarojn kiel la aliaj krestopingvenaj specioj.
La dunoma nomo rememoras la britan zoologon Philip Lutley Sclater.[4]
Tiu specio estas minacata pro populacia malpliiĝo, kaj pro sia malgranda reprodukta teritorio limigita al nur du lokoj. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 130,000 al 140,000. Aldone al esti listita kiel endanĝerita specio ĉe la IUCN Ruĝa Listo,[5] la Sklatera pingveno estis listita kiel endanĝerita kaj por garantiita protektado laŭ la usona Traktato pri Endanĝeritaj Specioj.[6]
La maskota rolulo de la animeo Neon Genesis Evangelion estas Sklatera pingveno nome Pen Pen.
Referencoj
Eksteraj ligiloj