Skanso aŭ reduto[1] estas memstara fortikaĵo, kiun oni ofte konstruis ĉirkaŭ granda fortikaĵo.[2]
La skanso kiel fortikaĵo
Por bari valon aŭ montpasejon vico de skansoj unu apud la alia povas esti konstruitaj inter kiu estas malalta remparo kaj fosaĵo. Tio nomiĝas „skansita linio“. Se la linio enfermas komplete iun terenon tam tio nomiĝas „skansita kampadejo“. Tiaj skansitaj kampadejoj uzis en la 17a kaj 18a jarcentoj pli malfortaj armeoj por protekti sin kontraŭ pli fortaj.[2]
Distingiĝas malfermaj kaj fermaj skansoj. Ĉe la malferma skanso la flanko, kie la propra armeo estis, estis nefortkita..[2]
Bildaro de kelkaj skansoj
maketo de la Hetlinger Schanze ĉ. 1757 (vere el provizora skanso elkonstruita dana fortreso ĉe la rivero Elbo).
la Mannheimer Rheinschanze, Rejna skanso de Mannheim, La urbo Mannheim kaj la citadelo Mannheim en la jaro 1620. La tiel nomata Rheinschanze estis la pontokapo de Mannheim sur la maldekstra flanko de la Rejnoo en formo de kornaĵo (supre en la bildo estas hodiaŭ la urbo Ludwigshafen ).
Matthäus Merian: bildo de sveda skanso sur la Vistulo en Prusio . El la jaro 1626. dum la milito povizore starigita konstruaĵo por bari la enbuŝiĝon de la Vistulo.
la Näs-skanso (Nässkansen) en Botkyrka, Svedio el la jaro 1623. Ĝi estas stelskanso.
Referencoj
↑Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto, VEB Verlag Enzyklopädie Leipzig, unua eldono, 1983, p. 394