Sieĝo de Westerplatte – defendo de Militista Stokejo Transŝarĝa (Wojskowa Składnica Tranzytowa) de garnizono (182 soldatoj, en tio 5 oficiroj kaj unu kuracisto) de Pola Militistaro sur la Duoninsulo Westerplatte en Gdansko dum la invado en Pollandon, daŭranta en la tagoj 1a–7a de septembro 1939. Ĝi estas foje konsiderata la unua batalo dum la Dua Mondmilito en Eŭropo.
Defendo de Westerplatte
La garnizono de Westerplatte, kun la tasko defendi sin dum dekkelkaj horoj, sindefendis dum 7 tagoj. Dum la sieĝo estis engaĝitaj miloj de germanaj soldatoj apogitaj de peza artilerio (i.a. haŭbizo-bombkanonoj, kalibro 220 mm), bombaviadiloj plonĝoflugaj Junkers Ju 87 kaj kirasita batalŝipo Schleswig-Holstein. Germanaj militaj ŝipoj pripafis la terenon Westerplatte de la Golfo de Gdansko, tamen ili rezignis ĉar pafarmilajkugloj transflugis la batalkampon.
La 25-an de oktobro 1940 en konspira varsovia revuo "Walka" (Batalo) aperis anonime versaĵo de Konstanty Ildefons GałczyńskiKanto pri la soldatoj de Westerplatte, represata en konspira gazetaro kaj antologioj de poezio.