Sierra Morena estas la nomo de komarko en la nordo de la Provinco Ĥaeno (Andaluzio, Hispanio). Grava parto de ĝia teritorio formas parton de la montaro Sierra Morena. Ĝia ĉefurbo, kiel administracia centro, estas Linares.
Antaŭ la definitiva ordigo fare de la regiona registaro Junta de Andalucía en 2003, tiu komarko ricevis nomojn de Comarca Norte (Norda Komarko) kaj Sierra Norte de Jaén (Norda Montaro de Ĥaeno.
Tiu komarko havas 100 000 loĝantojn, areon de 1.396,7 km², kaj loĝdensecon de 75,6 loĝ/km².