Sfinksoj estas reprezentitaj de ŝtonaj statuoj. Ili simbolas la potencon de la faraono kaj gardis ties nekropolon. Nur post la nova imperio ili multobligis ĉe la enirejoj de multaj temploj, kie estis starigitaj longaj vicoj ambaŭflanke de la alirvojo.
Sfinkso estas malnova greka vorto, kiu devenas de la sanskritasthag (pâli, thak), kiu signifas "kaŝita". Alia eblo estas ke ĝi devenas de la malnova egiptaShesepankh, kiu signifas "viva statuo".
Laŭ Francisko AzorínSfinkso estas Fabela, flugilhava besto, de la antikvaj egiptanoj, kun leona korpo k. homa kapo; simbolo de la forto kun la inteligento.[1] Li indikas etimologion el la greka sfinks, kaj de tie la latina sphinks. Kaj li aldonas la terminon androsfinkso, por sfinkso kun vira kapo.[2]
En malnovaj mitaj tekstoj de Egiptio, sfinkso povis alvoki sabloturnventegojn, kiuj detruis ĉiajn vilaĝojn sur ĝia vojo. La hurlado estis tiom abomena, kiom tiu de la leono de Nemeo: fakte ambaŭ monstroj povis detrui la timpanojn de tiuj, kun kiuj ili kruciĝis[3].