La Serchio ('serkjo) estas toskania rivero (111 km) en Italio. Pro la longo estas la tria en la regiono (post Arno kaj Ombrone).
La meznombra trafluo estas 46 m³/s. Eblas tamen egaj ŝanĝoj: en 1982 la trafluo apud Lucca atingis maksimumon de 2200 m³/s; somere ĝi ofte malgrandiĝas ĝis 6-7 m³/s kaj eksterordinare ĝis 4 m³/s.[1] Pro akvokvanto, Serchio estas la dua rivero en la regiono, post Arno kaj antaŭ Ombrone.