La serba teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro havis 103 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la serba teamo estis Ivana Maksimović dum la malferma ceremonio respektive Tijana Bogdanović dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 32-an rangon.
Kunordigis la teamon la Serbia Olimpika Komitato (serbeОлимпијски комитет Србије, Olimpijski komitet Srbije), fondita en 1907, kvankam internacie agnoskita nur en 1953.