La municipan teritorion trafluas, de nord-okcidento al sud-oriento, rivero Palancia.
Historio
Segorbe jam ekzistis dum la regado de Romio kaj de la Visigotoj, sed ĝia unua prospera periodo estis dum la islama regado. Ĝia strategia situo pligraviĝis, kaj ĝi iĝis la rezidejo de Zayd Abu Zayd, lasta islama reĝo de la reĝlando (taifa) Valencio. Li en 1238 kapitulacis antaŭ Jakobo la 1-a de Aragono. En 1245kristanoj transprenis la regadon.
Segorbe estis nomumita sidejo de episkopo, transprenante tiun econ de Albarracín. Tio kaŭzis la kontraŭecon de la episkopejo Valencio, kiu protestis ĉe la papo. En 1259 la du episkopejoj estis kunigitaj.
En la 19-a jarcento komenciĝis periodo de malprospero, en kiu la loĝantaro stabiliĝis inter 7 mil kaj 8 mil. Komence de la 21-a jarcento okazis kresko de la loĝantaro; la loko iĝis unu el la plej gravaj ne-marbordaj turismejoj en Valencilando.