La Elektodistrikto See-Gaster estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo (Svisio), kiu estis formita post la akcepto de la nova kantona konstitucio la 10-an de junio 2001.
La elektodistrikto konsistas el la malnovaj distriktoj See (en Esperanto Lago, temas pri la Lago de Zuriko) kaj Gaster. Ĝi havis 59 935 loĝantojn la 31-an de decembro 2006 kaj kovras areon de 246,16 km².
Geografio
La elektodistrikto See-Gaster etendiĝas oriente de la montpasejo (Ricken) inter Valenlago kaj Lago de Zuriko, entenas la Linth-Ebenaĵon kaj la sudorientan bordon de la Supra Lago de Zurio ĝis la urbo Rapperswil-Jona, kiu estas ĝia ekonomia kaj kultura centro.
Komunumoj en la elektodistrikto See-Gaster
En la elektodistrikto See-Gaster troviĝas la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2008
- Amden, 1594 loĝantoj
- Benken SG, 2428 loĝantoj
- Ernetschwil, 1352 loĝantoj
- Eschenbach SG, 5263 loĝantoj
- Goldingen, 1044 loĝantoj
- Gommiswald, 2800 loĝantoj
- Kaltbrunn, 3797 loĝantoj
- Rapperswil-Jona, 25400 loĝantoj
- Rieden SG, 723 loĝantoj
- Sankt-Gallenkappel, 1725 loĝantoj
- Schänis, 3449 loĝantoj
- Schmerikon, 3336 loĝantoj
- Uznach, 5514 loĝantoj
- Weesen, 1483 loĝantoj
La komunumoj Rapperswil kaj Jona estis kunigitaj la 1-an de januaro 2007 al la nova komunumo Rapperswil-Jona.
Eksteraj ligiloj