Scarborough estas urbo kiu situas je la bordo de la Norda maro en Yorkshire, Anglio. La moderna parto de la urbo situas je alto de 30 ĝis 70 metroj, la antikva parto, ĉe la haveno kaj protektata de roka kabo, situas je la marnivelo.
La urbo estas la ĉefa turisma destino en Yorkshire. Unu el la atrakcioj estas la kastelo de Scarborough.