La Sarkofago de Junio Baso priskribas serion de bibliaj historioj, kiel tiu de Abraham dum la Ofero de Isaako. Tiuj skulptitaj scenoj estas ekster marmora prakristanasarkofago uzita por entombigo de Junio Baso. Li mortis en 359. Tiu sarkofago estis priskribita kiel "probable la nura plej fama peco de prakristana reliefa skulptarto."[1] Tiu sarkofago estis origine metita en aŭ sub la antikva baziliko Sankta Petro, estis remalkovrita en 1597, kaj estas nune sub la moderna baziliko en la Museo Storico del Tesoro della Basilica di San Pietro (Muzeo de la Baziliko Sankta Petro) en Vatikano. La bazo estas proksimume 4 × 8 × 4 futoj. La scenoj de la Malnova Testamento priskribitaj estis elektitaj kiel antaŭaĵoj de la memofero de Kristo kiu okazos en la Nova Testamento, laŭ frua formo de tiparo. Ĝuste dekstre de la mezo estas Danielo en la leonejo kaj maldekstre estas Abraham ĝuste antaŭ la buĉofero de Isaak.
Hall, James. A History of Ideas and Images in Italian Art, p. 80, 1983, John Murray, London, ISBN 0-7195-3971-4
Janson & Janson, History of Art: The Western Tradition, Horst Woldemar Janson, Anthony F. Janson, 6th edn., Prentice Hall PTR, 2003, ISBN 0-13-182895-9, ISBN 978-0-13-182895-7
Kitzinger, Ernst, Byzantine art in the making: main lines of stylistic development in Mediterranean art, 3rd-7th century, 1977, Faber & Faber, ISBN 0-571-11154-8 (US: Cambridge UP, 1977)
Reece, Richard, in: Henig, Martin (ed), A Handbook of Roman Art, Phaidon, 1983, ISBN 0-7148-2214-0
Rutgers, Leonard Victor (1993). "The Iconography of the Sarcophagus of Junius Bassus (review)". Journal of Early Christian Studies. 1 (1): 94–96. doi:10.1353/earl.0.0155. ISSN 1086-3184.