Sara Melleri - n. la 14-an de februaro 1986, la valentenan tagon, en Turku (Åbo), do nun 38-jara - estas finna aktorino. Inter la jaroj 2005 kaj 2011 ŝi frekventis la Teatran Akademion Helsinko, kaj ekde tiam aktoris ekzemple en televidprogramoj Kotikatu kaj Rakastuin mä luuseriin. Ŝia patro estis poeto Arto Melleri, kies frato estas televidnovaĵa laŭteleganto Jorma Melleri, kiu estas edzo de Anneli Jäätteenmäki, kaj ŝia patrino estas la aktorino Kaija Kangas.