Ĝi estas la sidejo de la municipo Santo Tirso, kiu havas totalan areon de 136,60 km², 67 785 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 496 loĝantoj por km², subdividita en 14 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo fare de la municipoj Vila Nova de Famalicão kaj Guimarães, nordoriente de Vizela, oriente kun Lousada, sudoriente kun Paços de Ferreira, sude kun Valongo, sudokcidente kun Maia kaj okcidente kun Trofa.
La areo jam estis loĝata en prahistoriaj kaj romiaj tempoj, kiel atestas kelkaj kastrumoj kiel la Kastrumo de Monte Padrão.
Santo Tirso estis la nomo atribuita al la monaĥejo fondita aŭ rekonstruita, en la 10-a jarcento, fare de benediktanaj monaĥoj en la loĝloko Moreira de Riba de Ave, patronigita de D. Alboazar Ramíres, mortinta en 960, ekstergeedza filo de la reĝo Ramiro la 2-a de Leono, omaĝe al Sankto Tirso de Apolonio.
De 978 ĝis 1834 ĝi estis ento couto kies sidejo estis la Monaĥejo de Santo Tirso, havante propraĵojn tra la tuta areo interrivera Entre Douro e Minho. De 1836 ĝis 1998 la aktuala municipo Trofa estis ene de Santo Tirso, kiu estis tial unu de la 20 plej loĝataj en la lando. La urbo Santo Tirso estis lulilo de tekstila industriigo en Portugalio. La fabriko Fiação e Tecidos Rio Vizela, fondita en 1845, en Vila das Aves kaj São Tomé de Negrelos, estis pionira centro de la sektoro en la lando, kaj unu el ĉefaj fabrikoj en Portugalio.
La urban statuson ĝi ricevis dum 1985. Pro la industria disvolviĝo la municipo kreskis dum la 20-a jarcento el 28 371 loĝantoj komence de la jarcento ĝis atingi cent milon en la 1990-aj jaroj, sed poste estis krizo kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj 67 000.
Fregezioj
La municipo estas subdividita en 14 freguesias, nome:
Agrela
Água Longa
Areias, Sequeirô, Lama e Palmeira
Aves
Carreira e Refojos de Riba de Ave
Monte Córdova
Negrelos (São Tomé)
Rebordões
Reguenga
Roriz
Lamelas e Guimarei
Santo Tirso, Couto (Santa Cristina e São Miguel) e Burgães
Vila Nova do Campo
Vilarinho
Vidindaĵoj
Kapelo de Santa Cruz aŭ de Bom Jesus, en Burgães
Club Thyrsense, en Santo Tirso
Edifico de Serra Hidráulica de Pereiras, en Monte Córdova
Kastrumo de Monte Padrão aŭ de Monto Córdova
Preĝejo de São Pedro de Roriz
Citânia kaj preĝejo de Santa Maria de Negrelos, en Roriz
Casa do Mosteiro (domo de la monaĥejo), en Roriz
Domo kaj Bieno de Dinis de Cima, en Santa Cristina do Couto
Monaĥejo de Santo Tirso aŭ de São Bento
Domo kaj Bieno de Dinis de Baixo, en Santo Tirso
Kastrumo de Santa Margarida, en São Tomé de Negrelos
Preĝejo de São Tomé de Negrelos
Monaĥejoj de São Miguel de Vilarinho kaj de Singeverga, en Roriz
Bienoj Quinta de Cantim, en Reguenga, kaj Quinta da Manguela, en Carreira
Museu Internacional de Escultura Contemporânea
Partneraj urboj
La urbetoj Groß-Umstadt en Hesio (Germanio), partnere ligita ekde 1966, kaj
Saint-Péray en Francio, ligita ekde 1991, same karakteriĝas per vina kultivado.