Santiago Lachiguiri estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaĥako (Oaxaca). La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Santiago Lachiguiri. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 20 470.
Geografio
Santiago Lachiguiri apartenas al la distrikto Villa Alta al kiuj apartenas entute 25 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Norda montaro de Oaĥako (regiono Sierra Norte), kiu apartenas al la nordorienta parto de la subŝtato Oaxaca (vd. la mapon). La komunumo havas surfacon de 673 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 800 metroj super la marnivelo, sed tio nur estas averaĝo: la komunumo inkluzivas la monton Cerro de las Flores, kiu estas la plej alta monto en la geografia regiono de la terkolo de Tehuantepeko kaj leviĝas 2 200 metrojn super la marnivelo.