Santa Cruz de la Salceda estas vilaĝo kaj municipo, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. Santa Cruz de la Salceda signifas en la hispana "Sankta Kruco de la Salikaro". Tiukadre estas en la municipa blazono kaj kruco kaj saliko.
Geografio
Ĝi havas areon de 25,86 km² kun 132 loĝantoj (2021).
Demografio
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la Muzeo de la Aromoj.
Vidu ankaŭ
Notoj