San Juan de Gredos estas formata per kunigo de tri iamaj municipoj nome Navacepeda de Tormes, La Herguijuela kaj San Bartolomé de Tormes. La ĉefurbo estas en Navacepeda de Tormes, kie estas la urbodomo. Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 95,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 255 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el 1981 je la formado de la nova municipo pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 75 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Santiago del Collado, Navaescurial, San Martín de la Vega del Alberche, Navalperal de Tormes, Hoyos del Collado, Candeleda, Arenas de San Pedro kaj Hoyos del Espino.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Ene de la municipa teritorio estas unu de la ĉefaj «pordoj» de aliro al la Sierra de Gredos, nome «la Plataforma» (la platformo), elirejo de la vojoj por piedirado al la montaro. Apude estas spektakla torento Barbellido, banejo Pozo de las Paredes ktp.