San Cristóbal de la Cuesta estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. San Cristóbal de la Cuesta estas tradukebla etimologie al Sankta Kristoforo de la Deklivo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 9,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 989 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la fino de la 20-a jarcento pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj funkciado kiel dormurbo.
Limas nordokcidente kun La Vellés, okcidente kun Monterrubio de la Armuña, sudoriente kun Castellanos de Moriscos kaj sudoriente kun Villares de la Reina. Ĝi distas nur 9 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis kaj ĉefe funkciado kiel dormurbo.
La urbestro estas de dekstra partio.
Vidu ankaŭ