San Andrés del Rabanedo [sananDRES delrabaNEdo] estas municipo en la centro de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco. San Andrés del Rabanedo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Andreo de la Rafanejo. Ĝi estas la tri plej loĝata urbo en la provinco malantaŭ Leono, provinca ĉefurbo, kaj Ponferado.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj San Andrés del Rabanedo, Trobajo del Camino, Barrio Pinilla, Villabalter kaj Ferral del Bernesga, okupas totalan areon de 64,84 km² sur la valo de la rivero Bernesga, kiel dormurbo de la provinca ĉefurbo. Estas multaj kvartaloj kun multaj loĝejaroj.
Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 30 160 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed male ĝi supreniris el 2 000 ĝis 30 000 loĝantoj. Ĝi distas nur 5 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Rioseco de Tapia, Sariegos, Cuadros, Leono, Cimanes del Tejar kaj Valverde de la Virgen.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Trobajo del Camino estis menciita kiel bieno de juda terposedanto de Leono nome Jakob Trepalio. San Andrés naskiĝis ĉe fonto. En la 16-a jarcento la lokanoj plendis pro fitraktado fare de ĉefurbanoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe ĉefe industrio, komerco, servoj, konstruado kaj funkciado kiel dormurbo, duarange kultura kaj rura turismo ekgravas (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildaro
Preĝejo de Sankta Johano Baptista, en Trobajo del Camino.
Centro pri Dependantoj en San Andrés del Rabanedo.