Saint-André-de-l'Eure estas komunumo en Francio en la departemento Eure, en la regiono Normandio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono. Ĝi havas preskaŭ 4 000 loĝantojn. En la lasta popolnombrado de 2015 ĝi atingis 3 943 loĝantojn.
La 3an de septembro 1943 dum la Dua Mondmilito, kiam Francio estis okupaciita de Nazia Germanio, la usona aviadilaro USAF bombardadis sur Romilly-sur-Seine, Saint-André-de-l'Eure, Les Mureaux, la fabrikojn Renault de Parizo kaj la flughavenojn de Beaumont-le-Roger, Lille kaj Beauvais.