Rejnlando-Palatinato kun la kolorlegendo.
la Südpfalz apud Gleisweiler
La Südpfalz aŭ suda Palatinato estas la la suda kaj sudorienta parto de regiono Palatinato en Rejnlando-Palatinato .
Strukturo kaj limoj
La regiono konsistas el la distriktoj Germersheim kaj Südliche Weinstraße kaj la urbo Landau . Pro la simila dialekto ankaŭ partoj en la oriento de la distrikto Südwestpfalz , precipe la regiono ĉirkaŭ Dahn , apartenas al la Südpfalz.
En la nordo la Südpfalz allimas al Vorderpfalz , en la oriento al la Rejno , en la sudo al franca malsupra Alzaco kaj la okcidento al Westpfalz .
Urboj
En Südpfalz situas jenaj mezaj kaj malgrandaj urboj:
Dialekto
La sudpalatinata ne estas memstara dialekto, sed nur la suda vario de la antaŭpalatinata . Orelfrapa estas la ofta uzo de la vokalo ä , kiu estas formata el la diftongoj kiel ei kaj au . Krome la sudpalatinata anstataŭas la malmolan konsonanton g per la mola ch .
En la sekva tabelo estas la plej gravaj diferencoj inter la suda kaj la antaŭpalatinata dialektoj.
Esperanto
germana normlingvo
sudpalatinata
antaŭpalatinata
kuŝi
liegen
liche
liche/ligge
plori
weinen
haile/kreische
groine
vino
Wein
Wai/Woi
Woi
knabino
Mädchen
Määd/Mädl
Mädl
alveturi
hinfahren
naafahre (suda sudpalatinata apud Karlsruhe)
hiefahre
okulo
Augen
Ääche
Aache/Aage
gajeco
Fröhlichkeit
Freehlichkeit
Freehli(s)chkeit
demandi
fragen
frooche
frooche/frooge
virino
Frau
Frää/Fraa
Fraa
mi
ich
ich/ech
isch
Eksteraj ligiloj