Sándor Zsarnay [ŝAndor ĵarnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsarnay Sándor estis hungara juristo, altlerneja instruisto.
Sándor Zsarnay[1] naskiĝis la 16-an de julio 1928 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de marto 1987 en Budapeŝto.
Biografio
Sándor Zsarnay maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, post 2 jaroj li finis diplomatian kurson, fine li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Inter 1970–1977 li estis ankaŭ konsilisto en ministeria instituto. Post la diplomo ĝis 1974 li havis juran postenon en ŝtata entrepreno, poste li instruis en universitata instituto en rangoj lektoro (1974–1985), docento (1985–1987). Intertempe li regis la japanan lingvon ekde 1973, li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1984. Lia laboro fokusiĝis al juro kaj historio de Japanio. Lia edzino naskis filon en 1954.
Elektitaj kontribuoj
- A kora feudális állam kialakulása Japánban (1971)
- A büntetőjog reformja Japánban (1976)
- A japán állam és igazgatás (1985)
- Japán története (trivoluma monografio restis en manuskripto)
Fontoj
Referencoj