La Rumana Televido (en ĝia plena nomo en la rumana : Televiziunea Română, mallongigita: TVR) estas publika televidstacio posedata de la rumana registaro kiu funkciigas la kanalojn : TV1, TVR2, TVR internacia kaj TVR kultura. La stacio estis establita en 1956 kaj elsendis por la unua fojo la 31-an de decembro el tiu jaro. En 1968 alia kanalo komencis dissendi kaj en 1983 kolora dissendo komenciĝis.
En 1961 la programoj de TVR komencis dissendi ĉiun tagon (krom lundoj) de 18.30 ĝis 22.00. Dimanĉe kaj foje sabate estis matena programo de 9:00 ĝis tagmezo. La programoj estis diversaj kaj allogaj, kio rezultigis pliiĝon de la spektantaro. Tiel, en 1965 la nombro de abonantoj de la publika televida servo atingis 500.000, kaj kvin jarojn poste al 1,5 milionoj. Dum tiu ĉi periodo, Plano 2 estis inaŭgurita (la 2-an de majo 1968). Komence ĝi elsendis nur unu tagon semajne, ĵaŭde, do ekde la 16-a de junio ĝi estos elsendo dimanĉe, poste lunde kaj sabate. Pro la kvalito de la programoj, la televidspektantaro kreskis kaj estis grava rimedo por informi la loĝantaron. Tamen, ekde 1985, neatendite, pro ideologiaj kialoj, la televidprogramo estis limigita al nur du horoj tage, kiam la programoj estis plejparte dediĉitaj al la personeckulto de Nicolae kaj Elena Ceausescu[1].