Rumana Bonhumoro[1] estas kolekto de kvin rumanlingvaj rakontoj, esperantigitaj fare de P. Firu kaj Sigismundo Pragano. Tiu ĉi eldonis la libreton 62-paĝe, en la jaro 1932, ĉe Moreau en Arnhemo.
Recenzoj
„ Tre bona stilo. La rakontoj posedas lokan koloron, tipajn karakterojn, sed estas ofte pli ironiaj, ol simple bonhumoraj. ”
„ En la antaŭparolo S. Pragano, (aŭ pli ĝuste, la Antverpenaj amikoj tion certe pliŝatos : Sigismund Prager), insistas pri la fakto, ke tiu libreto ne havas antologiajn pretendojn. La leganto trovos nur kelkajn florojn el la abunde floranta ĝardeno de la rumana bonhumora literaturo. Se d tiuj floroj vere indas la atentan tralegadon de la libro, P. Firu, sam e kiel nia Rumana samideano Prager, estas lerta tradukanto de tre belaj kaj gajaj paĝoj. Por ni Belgoj estas nur bedaŭrinde, ke la prezo preskaŭ ne permesas la aĉeton de la libreto.
Proksiman fojon nia amiko Prager same bone pripensos tiun aspekton de la afero, kiel la tradukan parton. ”
„ Bele eldonita libro, kiu prezentas al ni kvin rakontojn de diversa aŭtoroj el la rumana literaturo.
„Du lotbiletoj“ amuze karesis min. La sagaca penso de „Oĉjo Johano Rado“ min surprizis. „La staciestro“ estis belega ŝereobjekto de l’ enuanta pasaĝero. Legante la historion pri „La venkinto de Napoleono“ mi ridis plenkore. Kaj fine mi komprenis la soifon je dormado de „Li ne estas hejme“.
Jen libro: skribita en flua kaj senerara esperanto kaj sen preseraroj. ”