- Estas ankaŭ Rokytnice nad Rokytnou.
Rokytnice v Orlických horách (signifas Rokitnice en Orlica montaro) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en orienta parto de Orlica montaro en distrikto Rychnov nad Kněžnou. Vivas ĉi tie 2 164 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěčín, Zdobnice, Říčky v Orlických horách, Kunvald, Bartošovice v Orlických horách kaj Liberk.
En la placo estas konservita vico da domoj el konstrua ligno kun arkadoj.
Historio
La urbo estis fondita en la 13-a jarcento. Verŝajne en la jaro 1260 Rokytnice estiĝis kiel lignokarbista vilaĝo, fondita de sinjoroj el Rychnov. En 1627 aĉetas ĝin apelacia administranto en Praga burgo Jan Mikuláš, la aloda sinjoro el familio Nostitz. Nostitzidoj, kiuj fine de la 17-a jarcento akiras grafan titolon, tenas Rokytnicon ĝis la jaro 1928, kiam rokytnica branĉo de Nostitzidoj pereas. Plua evoluo de la urbo okazis pro malfermo de fervojo Doudleby nad Orlicí - Rokytnice v Orlických horách.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 4 089 |
---|
1880 | 4 395 |
---|
1890 | 4 161 |
---|
1900 | 3 801 |
---|
1910 | 3 416 |
---|
1921 | 3 125 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 028 |
---|
1950 | 2 175 |
---|
1961 | 1 954 |
---|
1970 | 1 825 |
---|
1980 | 1 896 |
---|
1991 | 1 964 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 513 |
---|
2014 | 2 115 |
---|
2016 | 2 063 |
---|
2017 | 2 047 |
---|
2018 | 2 043 |
---|
2019 | 2 022 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 022 |
---|
2021 | 1 926 |
---|
2022 | 1 971 |
---|
2023 | 2 072 |
---|
2024 | 2 164 |
---|
Partoj de urbo
- Rokytnice v Orlických horách – katastra teritorio (k. t.) Rokytnice v Orlických horách, Dolní Rokytnice v Orlických horách, Horní Rokytnice, Panské Pole kaj Prostřední Rokytnice
- Nebeská Rybná (inkluzive de domaro Hamernice) – k. t. Nebeská Rybná
Vidu ankaŭ
Pluaj fotoj
Partoj de urbo Rokytnice v Orlických horách (2) |
---|
|
|