Rocinha (farmbieneto) estas la plej granda favelo en Brazilo, kaj situas en en la suda zono de la urbego Rio-de-Ĵanejro - inter la urbodistriktoj São Conrado kaj Gávea.
Rocinha estas konstruita sur kruta monteto super la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro, kaj situas proksimume unu kilometron de la proksima paĝo de la atlantika oceano. Plejparto de la kvartalo situas sur tre kruta deklivo kun multaj arboj ĉirkaŭantaj ĝin. Laŭ la censo de la jaro 2010 preskaŭ 70 000 homoj [1] vivas en Rocinha, kio igas ĝin la plej popolriĉa favelo en Brazilo.[2]