La komunumo enhavas la vilaĝon Rochefort kaj la vilaĝeton Le Puiset.
Rochefort-sur-Brévon etendiĝas sur 11,98 kvadrataj kilometroj kaj havis 42 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2022, tiel ke la loka loĝdenso estas po 3,51 homoj laŭ kvadrata kilometro[1].
La rivero trapasas la komunumon dum proksimume 4 km, ĝi meandras kaj tie estas pluraj marĉoj. La principa aktiveco de la komunumo estas la forstkulturo, ĝia arbaro estas la suda parto de la granda arbaro de Châtillon.